|
Amiko, eble nun lastfoje estis, ke en gastama dana hejm' mi festis kaj ĝuis en etoso varte paca donacoŝancon por hometo laca. Jes, multan ĝojon donis la revido: vi kun edzino ĉarma, brava ido min gastigante pruvis ja modele, kiel ĥemisferoj povus vivi bele, se ili volus fidi sen intrigoj kaj kompreneme iĝi nur — amikoj. Adiaŭ, kara! La impreso kora ĉe mi ne velkos pro l' distanco fora kaj same restos viva la vizito instruodona pri la sankta spito ĉe mornaj tomboj de martiroj danaj... Bataloj por LIBER' ne estis vanaj. — — — — — — — — — — — — — Sin turnos Tero plu, ŝanĝiĝos mondo, sed sciu, kor' de via vagabondo pri vi eĉ tiam danke sentos, kiam — ne estu! — la Malam' reventos. |