|
Dzitka, balzamon de l' frateco pola vi verŝis al hungara kor', kiam la fato ĝin disigis sola de patrolando, hejmo for. Vi tre modeste helpovole vervis prizorgis "panje" por fremdul', eĉ per rideto vi konsole servis por helon doni en nebul'. Nun por esprimi senton vortoj mankas, ĉar svene mutas la korfund', sed — eĉ se buŝ' silentas — tamen dankas pro ĉio — la vartita vund'. |