|
Vi, kara fratin', sur kamp' poezia kun ruĝo de roz' kaj blanko lilia aperis por ĉarmi, revojn disŝuti... Mi, bardo maljuna, povas nur muti kaj mire jubili pri pompa floriĝo de juna talent', parenca en riĉo de sentoj kaj pensoj ritme muzikaj. En kantoj vi vivas. Per mozaikaj pentraĵoj de l' koro volu fideli al lingvo, al lir' — por ravi nin, Eli! |