|
Amata frato, Feri kara, montrilo de l' vivjaroj saltas... Ĝi montras cin nun sepdekjara kaj morgaŭ pli, ĉar Temp' ne haltas. Do mi profitas la momenton al koro preni cin kaj kisi, sen parafraz' esprimi senton, per buntaj vortoj ĝin ne frizi sed diri, kion koro diktas spontane kun parenca ardo: Evitu cin, kio afliktas kaj dia providenca varto al ci jardekojn lasu vivi, en sano kaj sereno rara talente brile plu aktivi, amata frato, Feri kara! |