|
Ci, ligna dom' en denso akacia, malfermu pordon al migrulo laca, kiam lin vokas birda tril' aria kaj sur Danub' boato lule paca. "Kaban' mi estas, ne palac'
— invitas nia dom' — se post labor' vin premas lac', ripozu en mi, hom'!" Ci, ligna dom' en akacia denso, ripozon donu do al vir', virino; protekte vartu kiel panja penso dum korojn ravas fefabel' de l' sino! "kaban' mi estas, ne palac'
— nun flustras nia dom' — la revojn lulos hejma pac' de ligna koro, hom'." Ci, ligna dom' en akaciarbaro, cin vintre mordos frosto sen protekto, sed danke mi deziros por la jaro: "Ci, kara domo, restu sen difekto!" "Kaban' mi estas, ne palac'
— modestas nia dom' — kiam refloros, verdos spac', revenu al mi, hom'!" |