|
Ho ve, la jaroj — amikino kara — similas al malicaj gnomoj. Jen ili venas... iras kun barbara kruelo ŝtele al ni, homoj, el zorgfadenoj teksas sulkan reton, al brunaj haroj neĝon ŝutas, al buŝanguloj ĉizas amareton, al brusto pezan spiron trudas... Ni ne rimarkas, ke la VIVO pasas kaj kuras for de ni la ĝojo, nur foje-foje sentas, nin forlasas la volo iri plu sur vojo. Sub ŝarĝo nevidebla ĝeme pene ni ĉiam plisingarde paŝas... en ni la jaroj nestas senserene, vivmuelante finon kaŝas. Ilian povon nur la kor' rezistas per rememoroj sindefende. La jaroj vane ĝin sieĝas, pistas, ĝi spitas TEMPON — senprudente... La koron kontraŭ rusto AMO gardas dum plago ŝtorma kaj sensuna; la koro plu nur revojn teksas, ardas, ĝis lasta bato restas — juna. |