|
Kaŝlude kuras vagonaro en mezo de la pinarbaro... La rustoruĝaj svedaj domoj petole kiel etaj gnomoj el verda denso ĝin admonas: "Ni vidas vin" — jen kvazaŭ sonas. Responde radoj ritme ridas: "Ah, ankaŭ ni vin, domoj, vidas!" La fantazia dialogo nun ŝajnas min invita logo al arbarmeza densosino, al domo ĉarma de knabino... Inspirflugile tuj alcele jen penso foren prozopele kupeon lasi for min igas, ĉe pordo frapi eĉ instigas kaj ĝuste kiel en fabelo aperas sojle — domanĝelo... Cejanan bluon dum sunardo ŝi sorĉe havas en rigardo; en blonda belo rozovanga sin kaŝas povo feinranga; ŝi ŝvebe paŝas, move viglas, alloge koron sonde tiklas... Mi klinas min kun riverenco. El ŝi radias — rekompenco, ĉar mute gestas ŝi invite... Mi do obeas senhezite kaj en intimo de l' silento tre saĝe svenas la — prudento... Mi havas jam taktikon drastan, adaptas mise rajton gastan por ŝin persvadi dum sieĝo al la kanapo for de l' seĝo... Ŝi mute ridas... mute pledas... protestas eĉ, sed... mute cedas. "Ah, diru vian nomon, kara! Ĉu Helga, Erna, Ingrid, Klara?" La lipojn ŝi pintigas kise, sed ne malfermas paroldise... Pro kissoifo kaj korbrulo frenezas mi en ampostulo... "Ah, svelta sveda sfinkso kara, respondu al amant' hungara: Ĉu min vi amas aŭ enuas?" Ŝi kaptas min... ĉe l' ŝultro skuas, mi aŭdas nun — basvoĉan peton: "Sinjoro, montru la bileton!" |