Vilaĝeto ĉe rivero, verda monto, flora bord', sonorilson' de l' vespero, benko ĉe la domopord', ligas min al vi memoro: gaja ludo de infan', la sekret' de juna koro, kiso de l' unua am'... Vilaĝeto ĉe rivero, vin viziti vanas rev'; tenas min en mallibero, urba vivo, zorgoj, dev'. |