|
Ho, lasu min trankvile revi, en lum', portata en mi, bani min, rifuĝi for el mond', min levi inspirflugile ĝis la kosma lim'! Atendas transe senlimeco
kaj eblo por forgesi pri la ter' por ĝui en la eterneco collongan ŝajnon de fiktiva ver'. Ho, lasu min trankvile drivi sur fabelmar' al suna sonĝhaven', sur transa bordo pense vivi en lando de miraĝoj sen katen'! Ĉi infanlud' ne malutilas
al vi, tre sobraj estroj de l' real'; en ĝi konsola trompo brilas por la fratar' dum migro sub fatal'. Ho, lasu min trankvile kanti, cikade ĉirpi sur la vivokamp', somerhumore salti, dandi, formikojn ridi pro prizorga ramp'! Ne gravas grumblo de l' stomako;
min nutras ja nektaro, ambrozi' kaj lulas eĉ la korvograko, se ravas min korsorĉa melodi'. Ho, lasu min trankvile gasti ĉe fabla tablo en reĝpompa bril' kaj orajn revojn verse rasti, al senhavuloj ŝuti perlojn mil! Mizeron bardan Muzo kaŝas
nebulvuale sur stelpolva voj'; dum mi kantante migre paŝas, ne ĝenas dornopik', nek hunda boj'. Ho, lasu... Petoj vane spitas; pro propra voĉ' nun surdas ĉiu di', blinduloj la vidantojn gvidas en ĉi burleska farsa tragedi', kaj homa digno, mi jam scias, nur vipe servas en la sanga pel': pri ĝi la sklavo fantazias, en ĝia nom' li murdas dum ribel'. |