|
Fremdlandaj gastoj, kolegaro kara, ni vin salutas kun gastama ĝojo! Al urb' kongresa en la land' hungara kondukis vin relaro de l' fervojo kaj kvankam nin disigas mejloj, limoj, eĉ pli — naciaj lingvo, moro, sugestas tamen sento: en la sinoj LIBERON signas — verdaj semaforoj. La reloj ligas landon al la lando; per ili ja trafikas homo, varo. Kompreni, ŝanĝi pensojn ESPERANTO donacas instrumenton al Homaro. Ĝi estas komponento de l' Progreso, la lingva ilo kaj kulturfaktoro; per Ĝi senpere ĉiam dum kongreso triumfas — klara menso, nobla koro. Klopodis ni, ke vi, gastara rondo, kiel ĉe propra frat' hejmece fartu, dum via resto servu vin volonto kaj simpati' sincera gvidu, vartu! Ni nur deziras, ke okulojn, koron malfermu vi por vidi nin, kompreni, ke ni oferas tempon kaj laboron por releviĝi, nin mem suvereni. La bildojn kaj impreson kun vi portu kiel ĝermantan semon pri la Vero kaj hejme simple, juste vi raportu: Mi vidis landon en prosper', libero, kie militaj ruboj iam altis, viciĝas nun palaco post palaco kaj kie jaroj eĉ jardekojn saltis, nun rekonstruo celas: ESTU PACO! |