|
La cigano urson kaptis. Kara Frato ĝin li baptis. "Cin instruos pri kulturo mi per — bruo de tamburo. Kion fari? Kiel ami? Lasu, Frato, cin ornami! Brilu tiu ŝtala ringo kiel pruvo pri — distingo! Nu, ne bleku pro la piko! Indiĝenoj en Afriko ĝuste tiajn ringojn havas. Hom' sen ringo eĉ ne gravas. Sekvos nun la — "frata ligo": tra la ringo — ĉentraigo. Homa mor' — ci povos vidi — fraton ĉe la nazo gvidi. Nu, ne grumblu kara Frato! Estas ci — sortfavorato. Ĉe ni, homoj, la kolĉeno "por meritoj" la ordeno. Ĉeno, Frato, ĉu cin ĝenas? Kial ĝi? Ci ne komprenas. Ĉeno servas — sciu veron — ne misuzi la — liberon. Tiu ĉeno, dum ci iras, revojn teksi cin inspiras, eĉ tre mute igas pensi: "kiel gracon — rekompenci?" Fermu buŝon, kara Frato, jen publiko sur la strato! Dancu, dancu kaj sen laco, montru ĝojon pro donaco! Dancu, Frato! Estu saĝa kulturbesto malsovaĝa! Ci, post danco, havos frandon: povos leki — fratan plandon. |