|
Printempe oni plantas, projektas kapo, koro; ni gaje fajfas, kantas dum marŝo al laboro... Somere oni ardas en celoriĉa amo; espero volon hardas, ne tentas nin la vano... Aŭtune oni pensas nur pri rikolta frukto; nin kiel rekompencas prizorgo, ŝvita lukto? Kaj vintre oni sentas, jam mankas forto, spito; nin lacajn loge tentas la varmaj forno, lito... La Vivo tiel pasas; alternas kvar sezonoj, nur rememorojn lasas por la maljunaj homoj. |