|
Eva, fratino mia en artoj, kie avide ni serĉas la belon, kie ni al ni sugestas vivcelon eĉ dorne ŝirate de kardoj
Sur la scenej' de l' vivo varias:mi vin salutas! ŝlimo, dezerto, embusko kaj rifo, oni forbrulas pro damna soifo, ŝakale sin mordas, vekrias,
venkite mutas. Jam en teatro nur panorame montras la Vivo sin — farso milŝanca; centon da vivoj, varie nuanca reflekte prezentas profane
Arto ĝi estas — memon oferi,la art' aktora. krei cent tipojn por havi cent sortojn, plure naskiĝi por venki cent mortojn, vivdramon eĉ propran konsideri
nur rolo glora. En sinforges' dum ludo ni dronas, ĉar sursceneje formortas sub ŝminko propraj doloro, pasio, konvinko, dum fremdan figuron ni donas
Certe vi neniiĝi vin sentas,kreante arte. perdi la memon en mond' de kulisoj, kiam vi murdas en pomp' de turkisoj aŭ almozuline pripentas
simile arde. Sed en sufoka solo jam hejme, kiam la memo realon resentas, sorĉo de l' arto pasema ne tentas kaj skurĝas ribelo envejne,
Krei ni penas, volas eterni,ni prenas plumon. fuĝi antaŭen de l' NUNO verkante, vante dispersi — ĉu proze ĉu kante — por miro de l' mondo dissterni
la propran lumon. Kvankam ridinde kredi plu blinde, kiam pro dornoj de l' Vivo ni sangas, ĉirkaŭ ni blagoj kaj plagoj lavangas, inflamas la vundoj senvinde.
tamen alternas sentoj malsobraj,Ridinde fidi... nupte kuniĝas inspir' kaj sopiro, la fantazi' akuŝan kun deliro. Ni emas en idoj jam propraj
nin mem revidi. Stulte jubilas en ni — dorloto, blindo aŭtora ekstaze privartas: "Jen grandioze!" Ni poste rimarkas, ke estas la id' — idioto
Perdis ni — se ni havis — la memon?aŭ tute fremda. Eble la polvo survoja ĝin kaŝas? Ree humile kaj splene ni paŝas portante kutiman katenon
sen vorto plenda. Por ni la Vivo — ludo duobla: jen sinforgese publikon amuzi, sen la korvarmon disipe misuzi en rolo ĉu aĉa ĉu nobla,
Eva, fratino mia enarte,se ni debutas. Vivon ni penu sugeste prezenti, servi verkante, instrui por senti! En koro vartante vin arde
mi vin salutas! |