|
Al Udmurtio, al parenca gento, sopirflugile pro fratserĉa sento, el valo de l' Karpatoj al Uralo vojpalpe migras pensoj de hungaro... La vojon kovras polvo jam jarmila. Sub tiu polvo la pravivo brila en tempotombo forgesite kuŝas, eĉ fantazio ĝin nur time tuŝas... De tiam pasis for pli ol mil jaroj, kiam udmurtoj vivis kun hungaroj, ĉevalon blankan sur altar' oferis, kontrakton intertriban sang' sigelis, kiam komunaj jurtoj nin subsune stimulis lukti, ĉasi, festi kune, kiam tra riĉaj stepoj de l' pralando samsone eĥis niaj vorto, kanto... Unuon formis ĉiuj gentoj frataj ĝis plage sekvis vivdecidoj fataj; sur disajn vojojn la prauloj paŝis kaj nin aparte sortoskurĝo draŝis... Jarcentoj glutis gentajn rememorojn, fremdigis historion, lingvon, morojn; por pruvi prafratecon digne al ni nur kelkaj vortoj restis signe... Pranepoj de l' praavoj tombtegitaj tre brave, tempon kaj distancon spitaj, per tiuj vortoŝtonoj faris vojon por havi rerenkonton, fratan ĝojon kaj per la kunlaboro spertoŝanĝa, per art' folklora, kune festaranĝa, el sub tavolo polva de l' Forgeso fratecon revivigi per Progreso... La spacan baron por parolo certe jam venkis la tekniko sprite lerte; nun el hungara valo de l' Karpatoj vin vokas voĉ', udmurtaj foraj fratoj... Kvankam ne tribajn vortojn mi parolas, la lingvo tamen frate ligi volas; ĝi sole indas al ni ĉe l' renkonto: komprenon, pacon servas ĝi en mondo. Jen tiel, fratoj kaj fratinoj foraj, trovinte vojon por la pensoj koraj mi ne plu devas muti aŭ balbuti, kiam min igas sento vin saluti; sufiĉas montri simple, ke korfunde radias al vi frata am' abunde kaj erupcias krie la jubilo: "Ni trovis nin post paso de jarmilo!" Jes, sortoj diferencas, sed ni vidas, al ĉiu sama sunradio ridas kaj pruvas la postvintra reviviĝo: en varmo ĝermas, pompas vivoriĉo... Do nin obsedu la inspira vero, ke tiu rajtas vivi nur sur Tero, kiu al la eterna leĝ' obeas, komprenon serĉe amas, helpas, kreas... Spitante mejlomilojn, lingvan baron, udmurta frato, amu la hungaron; kvankam ne havas ni plu kunan jurton, hungaro, amu la udmurton! Per nobla peno faru ligon novan, por ni kaj por najbaroj kreopovan, demonstre pruvu kune al homaro kiel konstruas pacon — frata paro. |