|
La maja vivo nun parolas: la suno ridas, pompas floroj, en tero la printempo bolas kaj kantas birdaj, homaj koroj. Ho, vi, stulteta ĉina knabo, vi kial devas ĝoji, ridi, en ĉiu arbo kaj skarabo la vivofraton ame vidi? Kaj kial igas vin la sento karesi herbojn, florpetalojn kaj tremi pro la kis' de l' vento, admiri kampojn, montojn, valojn? Ĉar vivas vi kaj vivas, vivas — respondas krie la korbatoj — kaj en la suna brilo vivas kun vi sur Tero nur — gefratoj. |