|
Amiko estis ci, la plej fidela, trovita iam vintre sur la strato; cin vestis pelta felo blanka, bela ci servis kun pretec' sen falsa flato. Cin BIĴU nomis mi, ho, mia hundo; sub tablo ĉe piedoj ci modestis, en cia varma, hunda korprofundo ĝismorta amo al gemastroj nestis. Cin ŝatis ĉiu, ci neniun mordis, petolis kun infanoj lude boje, ŝtoneton forĵetitan ci reportis, katidon orfan eĉ mamnutris foje, kaj dum promen' ci gaje salte migris, triumfe svingis voston post retrotoj ĝis iun tagon la sunhel' eknigris kaj pelis nin en kelon — prusaj botoj. Dum sube en mallum' ci vigle gardis ĉe keloparto kofrojn kaj matracojn, ekstere la "homfratoj" venĝe ardis, abunde ŝutis ŝtalajn — ovdonacojn. Malsatis mute ni, suferis kune, ci premis cin al kruroj por dorlotoj kaj poste. Ve, pro boj' defenda pune mortvundis cin jen par' da rusaj botoj. Jam pasis jaroj, tamen mi memoras pri ci, tre kara besto, hund' amika; post cia mort' — funebra penso ploras pro homa sort' parenca kaj tragika: sub botoj pro la kalkanumoj feraj estiĝas ja profundaj mortaj vundoj; ni, homoj, en barakto senesperaj, tre ofte sentas nin — mizeraj hundoj. |