|
Jen surstrata aŭtomato; venas el ĝi kuk', salato. Ĉio kostas nur dek cendojn, kontentigas multajn centojn. Metu zorge en trumezon la moneran varoprezon kaj vin trafos tuj la miro; vane ŝvitos vi per — tiro. Nun do premu la — butonon postulante vian monon... Sed vi ree vane ŝvitos; via mono ne elglitos. Ho, ne perdu la trankvilon! Premu nun la — sonorilon; tuj post orelfenda bruo venos — mastro al la truo. Vi pritraktos la aferon; li tuj ŝanĝos la moneron. Por sukcesi nun ne vervon vi bezonas, sed nur — nervon. Pri salato, kuk' ne revu, sed ne sakru kaj ne krevu, nur klopodu ŝvite tiri, senrezulton ne primiri. Kion fari? Bati? Puŝi? Ne! Nur sonorilon tuŝi kaj aperos ĉe l' giĉeto la tre ĉarma — mastrineto. La turmento havas finon; ŝi malfermos la maŝinon kaj transdonos — ho, en ordo! vian varon tra la — pordo. Sciu, tiu aŭtomato similas al diplomato, kiu ĉion zorge pesas kaj ne donas, nur — promesas. |