|
Ĉe manostreĉ' sub umbiliko la vivosenco kaŝas sin. Obeas al ci tikla piko egale viro kaj virin' trallala lala! Trallala lala! Al ĝi obeas vir', virin'. Ho, ve al tiu, kiu neas, ĉar leĝon rompas kaj la leĝ' rebatas tuj kaj poste veas egale sklavo kaj la reĝ' trallala lala! Trallala lala! Ho, vane plendas sklav' kaj reĝ'. Nur saĝperdinto filozofas ĉe manostreĉ' sub umbilik'; moralo tie sin ne trovas, nenion helpas la predik' trallala lala! Trallala lala! Nek pruda rit', nek politik'. Ĉe manostreĉ' sub umbiliko por ĉio kaŝas sin — respond', ĉar malamiko kaj amiko tumultas ĉe la sama font' trallala lala! Trallala lala! Kaj movas sin la — tuta mond'. Kaj ĉio pli estas nur — ŝajno, nur bluf', pudora mistifik', troviĝas ĉiu perdo, gajno ĉe manostreĉ' sub umbilik' trallala lala! Trallala lala! Ĉar tie nestas — vivlogik'. Negrave, se eĉ ĉiu neus la veron pri la erotik'; homaro glora tuj pereus, se regus strik' sub umbilik' trallala lala! Trallala lala! Ĉe manostreĉ' sub umbilik'. |