|
La pasera "kvit kvivit" en la hospitala lit' en soleco distris min tre dum sufero pasintvintre. La pasera "kvit kvivit" frumatene sen hezit' eĉ dum frosto, neĝa ŝtormo vekis min el febra dormo. La pasera "kvit kvivit" kun malsato, urĝa spit' tuj pretendis mian geston havi panon, rizoreston. La pasera "kvit kvivit" kun kverela apetit' pepis gaje pro aranĝo dum la saltodanca manĝo. La pasera "kvit kvivit" fuĝe flugis for, se glit' de sledeto, paŝo knaris aŭ al neĝo ombro falis. La pasera "kvit kvivit" jen aperis sen invit' gorĝmalferme plenabeke ĉe la hejmo mastroveke. La pasera "kvit kvivit" nun skandalas por karit' ĉe l' fenestro mia vigle pri la vintro memortikle. La pasera "kvit kvivit" himnas nun kun birda svit' al printempa suno brila dum verdiĝo fruaprila. Je pasera "kvit kvivit" diodanke pro vizit' paneretojn gastregale ĵetas mi nun tre lojale. |