Pilgrimo kun flagra koro

Mi vagas en la nokta sol',
albrilas stele la kupol'...

Tra l' valoj, montoj kun pasi'
flagrantan koron portas mi...

Al krutoj, kurboj dum la kur'
kor-meĉo mia lumas nur...

De foro oni vidas min,
petole logas al la sin'...

El etaj domoj per la bril'
invitas gasti min — azil'...

Por mi tro fremdas ĉiu kort',
mi preterpasas eĉ sen vort'...

Rapidi devas... Trans la lim'
min ame vokas — parulin'...

La flagran koron post pilgrim'
mi donos al ŝi — varti ĝin.